====== SEA marŝkanto ====== ^Muziko|melodio de: Socialista Marsxkanto| ^Esperanta teksto|[[A. SPROECK]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Socialistoj, densarigxu, La verdan stelon sekvu ni, Kaj de la lingva amasigxo Malhelpojn jxetu for de vi! Ne plu la baro de lingvar' Disigxon kauxzu de homar', Tutmonda lingvo Esperanto Helpu al paca batalanto! /: Jen nia alta ideal'! :/ Venu al ni, cxiu el vi, Internaci', ekvenu gxi! Esperantistoj el tutmondo Por paca lukt' kunigu vin, Gxis en la granda popolrondo Espera stelo levas sin! For kun pafilo kaj kanon' Konsento estu nova son', Per unu lingvo sur la tero Nova naskigxas pacespero! /: Jen nia alta ideal'! :/ Venu al ni, cxiu el vi, Internaci', ekvenu gxi! Al cxiu socialista rondo Unuecan lingvon portas ni, Por la rilatoj kun tutmondo Rimedo sola estas gxi! Ne plu gvidanta bonvolem' — Amasoj komprenigxas mem! Forigxas limoj de la lando, Per Esperanto al kunfando /: De cxiulanda gefratar'! :/ Venu al ni, cxiu el vi, Internaci', ekvenu gxi! {{tag>kanto litero_s esperanto}}