====== Sed Cxio Tias ====== //Teksto - V. Sxahxrin; muziko - V. Begunov, (kanto de la rok-bando "Cxajf" )// //E-teksto de [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== Ho, kiel fruas nun la auxtuno, Kiel strangegas rendevuo nia - Cxio cxi similas al kadroj de l' filmo, Multfoje rigardata, sed ne finkomprenita. Sekajn pelis vent' foliojn en fenestrojn, Stratbubacxoj skribis per kret' surmure, Maltrankvile ion la folioj flustras, Oni per kret' surmurigas la samon: Ke cxio tias - vanas do lamenti, Tio ne povas esti alie, Cxion restontan ni forkasxos atente Por disdonadi poste gxin nur po iom. Vi renkontis min en domo forlasita Kun da sxtupoj milo, kun cent fenestroj, Senbalustradaj sxtupoj, fenestroj senvitraj, Parolis vi al mi tre mallauxte... Parolis vi al mi pri la plej grava, Pri la plej cxefa, la plej signifa, Ke ne plu ploros vi dum nokt-silento, Mi promesis ne plu rigardi al horlogxo. Sed cxio tias - vanas do lamenti, Tio ne povas esti alie, Cxion restontan ni forkasxos atente Por disdonadi poste gxin nur po iom. Bonas, ke neniu nin povis auxdi, Krom la muroj, sed ili ne rakontos, Ke ni denove ne plenumis la promeson - Mi kontrolas tempon, kaj vi nokte ploras... Cxio cxi tias, vanas do lamenti, Tio ne povas esti alie, Cxion restontan ni forkasxos atente Por disdonadi poste gxin nur po iom. {{tag>litero_s kanto}}