====== Sed ŝvelos nia esper' ====== ^Teksto & Muziko|Syôiti KANEKO| ^E-teksto|[[Gaku KONISI]]| ^Ĥoraranĝo|Yasurô KASAI| * Originala titolo (latinece): //Kyô no hi wa sayônara// * Aperis en la bulteno de [[wpeo>Muzika Esperanto-Ligo|MEL]] num. 2 de 2007. ===== Teksto ===== Daŭru amikec' inter vi kaj mi sen ĉes' eĉ se venos kruda sufer' //Refreno:// >Nun disiĝas ni, >ĝis revid' amik' >sed ŝvelos nia esper' Kiel blanka gru' flugas en ĉiela blu' vivos ni en plena liber' >//Refreno// Kresku ĉiam pli la konfido inter ni kiel polurita juvel' >//Refreno// ===== Muzikfolioj ===== * {{:muziknotoj:sed_svelos_nia_esper_.pdf|Originala ĥoraranĝo}} por 4-voĉa gea ĥoro SATB. {{tag>kanto litero_s japana notoj hxormuziko}}