====== Seksperanturismo ====== ^Esperanta teksto|[[Jan SCHROEDER]]| ^Esperanta plenumo|[[Jan SCHROEDER]]| ===== Teksto ===== Yeah Esperanto Renkontiĝo startas, homoj apartas sed kiel ili fartas? Fek! Jes pekfekunda, flirtoj abundaj lundaj ĝis dimanĉaj Kelkaj enuigaj, kelkaj tranĉaj ĉiuj subŝvitaj. En la diskejo, en la necesejo en la estrarkunsido de TEJO. Homoj fumas, koroj lumas, ili babilumas kaj fingrumas. La vorto por la sporto kun komforto, kiu ĝustas pli bone ol torto estas //Refreno:// >Seksperanturismo >ĉe ni en Esperantuj' >Seksperanturismo >animale, nun kaj tuj >Seksperanturismo >ne bankrotiĝu en bordel' >Seksperanturismo >seksumado kun kvinpinta stel' Se vi emas, dancu la bambon estas danco kuŝa, ne gamba fuŝa sambo estas malbon' fuŝa bambo donas amlecion' Kaj en la halo, jen la balo fambatalo, sen vualo Ĉu ne estas ŝi skandalo? Ne! La tuta mala, tutnormalo Ĉinoj bruas, vinoj fluas, inoj skuas Ŝiajn manojn kaj mamojn ŝviton gluas ... >//Refreno// Ĉu en granda grupo kun pupo aŭ lupo? Ĉu kaproj aŭ aproj estas via ŝatokupo? Ne gravas, por ĉiuj ni havas Tion kion por ŝi aŭ li plej agrablas. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://muzico.ru/index.php?m=music&q=Jan+Schroeder {{tag>kanto litero_s repo esperanto sercxata}}