====== Sen guteto la pokal' ====== ^Auxtoro|Rudolf Baumbach| ^E-teksto|[[wpeo>Ferdinand Pfeil]]| ^Origina titolo|Keinen Tropfen im Becher mehr| ===== Teksto ===== „Sen guteto la pokal’, La monujo sen metal' — Stranga idilio! Per cxarmego kaj bonvin' Vi mastrino ravis min Sub la floranta tilio!" Sed la gaja mastrinet’ „Por vin noti mankas kret'!” — Diris kun belsono. „Garantie donu vi La valizon nur al mi, Trinku laux bezono!” Rugxan vinon portis sxi, Por valizo trinkis li. — Ridis la knabino: „Pagu do, se mankas mon', Per mantelo kaj baston' Por pokalo da vino!” Jen li trinkis por mantel’, Por bastono kaj cxapel’, Kriis kun doloro: „Nun adiaux fresxa vin’, Cxarma, juna vi mastrin', Rava, bela floro!” Gxoje diris la knabin’ „Vian koron, donu gxin, Kara vi migrulo” Sur busxeto rugxa sxi Sentis lipojn jam de li En amdolcxa brulo. Iun nokton en somer’ Mi sonigis tra l’aer’ Novan la kanteton. Sub la floroj de tili’ Tinkis vinon, kisis mi Cxarman mastrineton. {{tag>kanto litero_s germana}}