====== Sen la karul' ====== ^Esperanta teksto|[[Ad. ŜEFER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Robin Adair| ^Originala teksto|[[Rob. BURNS]]| ===== Teksto ===== Cxio tedegas min — forestas li! Cxio malplacxas nun sen simpati'. Gxojo kaj felicxec' forflugis pro tedec'; ho, mi ploregas nun sen la karul'. Gaje movigxis mi en la dancad'; kun li koncertvesper' estis gxuad'. Sed post la ekforir' regadis min dezir', kaj sopiradis mi al la karul'. Min, kruelulo, nun ne amas vi! Kial forflugis jam korsimpati'? Lin ecx en malesper' nur amas mi sur ter'; kaj restas nun mizer' sen la karul'. {{tag>kanto litero_s angla skota}}