====== Sen Reveno ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de J. DUIJS, muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== La horizonto rektas nun denove Trankvila estas cxio ree Sur insulo kusxas tutsenmove Marista korpo, sen kri' sen ve' Virino atendas cxe la sxiparo Lac-okule staras sxi Atendas signon el la maro Senvorte pensas sxi pri li Vekis sxin timiga songxo Dumdorme cxion vidis sxi Jen sxipo, la fulmo, granda ondo For de la hejmo perdigxis li La maro, maro libervole Jen amika, jen perfida Submetas nur lauxguste sin Homan vocxon ne auxskultas Superruzas cxiam nin Riveligxu, sekreto mara Cxu ne plu revenos li Responde al sxia plend' amara Auxdigxas monotona melodi' {{tag>litero_s kanto}}