====== send-krik ====== ^Muziko\\ Teksto|fabricjo deandre' (Fabricio de Andrè)| noto: alia provo rakonti la historion de nordamerikaj indianoj el la vidpunkto de nordamerikaj indianoj. originala titolo: Sand Creek ===== Teksto ===== ili prenis nian koron sub kovrilo tre malhela sub mortinta eta luno dormis ni en songxo bela estis junulo-generalo turkis-kolora uniformo estis junulo-generalo ido de norda sxtormo argxentas nun dolaro surfunde de send-krik malproksimis niaj viroj laux la spuroj de bizonoj la muziko kiu foris ade igxis pli malfona ree fermis mi okulojn sed mi estis dauxre tie mi demandis mian avon «cxu cxi tiu estas revo?» jes, foje kantas fisxoj surfunde de send-krik kaj mi songxis tiom forte ke elfluis sang' el nazo fulmotondro en orelo en la alia paradizo kaj la larmoj pli malgrandaj kaj la larmoj tre pli grandaj kiam la ardo de la negxo floris per hel-rugxaj steloj nun infanoj dormas surfunde de send-krik kiam la suno levis la kapon trans la sxultrojn de la nokto restis nur hundoj kaj fumo kaj dispelitaj tendoj sagon pafis mi al cxielo nur por igi gxin elspiri sagon pafis mi al vento nur por igi gxin elsangi de la tria sago pluen al la fundo de send-krik {{tag>kanto litero_s kasedo}}