====== Senpromese senperfide ====== ^Teksto|Jon Johnson| ^Muziko|Jon Johnson| ^Esperantigo|Tomas Q Nilsson| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Anna)| ===== Akordoj ===== [[G]] Dsus4/F# [[Em7]] Cadd9 Bm7sus4 [[A7sus4]] [[A7]] [[D]] D/C D/B [[C]] add9 [[Am]] [[Am7]] D [[D7]] \\ G Dsus4/F# Em7 Cadd9 Bm7sus4 A7sus4 A7 D D/C D/B C add9 Am D G G Em Cadd9 Am7 D7 ==== Teksto ===== {{ youtube>sQ2pfBjcEdQ}} Kvankam birdoj kantis pri printempalven’ Mian menson regis mallum’ kaj ĉagren’ Ensorĉita de reĝino
kiu zorgis ne pri mi Tial dancis mi tre peze dum festen’ Estis vi ja en la sama situaci’ Havis amikon bonan sed deziris pli Nu, ni ambaŭ malesperaj
kaptis horojn da tener’ Almenaŭ unu nokton amon sentu ni Matenmanĝo dum en la sun’ venonta tag’ Paradizas la verdec’ kaj blua lag’ Konfesantaj ke ni sonĝis
pri aliuj en la kor’ Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag’ Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri’ Tamen malallogis esti ĉio por vi Estis sento reciproka,
ni decidis simple ke Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni La somero paŝis, kun foje man’ en man’ Foje estis ni kuniklo, foje ran’ Ridis, ludis geamantojn
nepre nur en la moment’ Jen facile ni konsentis laŭ la plan’ Amorantoj – jes, sed amiĝintoj ne Mi apartenis al reĝino, mia fe’ Sed en viaj sonĝoj nun
pli ofte ekaperis mi Ho, mi timas tiajn vortojn, aĥ kaj ve Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min Ĉu ni diru: “iom pli” aŭ “jen la fin’” Dolorigas la okazo daŭre,
supoze vin eĉ pli, Kiam devis mi nei vin {{tag>kanto litero_s filmo akordoj}}