====== Serenado ====== ^Muziko|[[wpeo>A. Scarlatti]]| ^E-teksto|[[wpeo>Éva Farkas-Tatár]]| ^E-teksto 2|[[wpeo>Paul Bennemann]]| ^MIDI|{{:muziko:serenado.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:serenado.png}} Venu kara al fenestro Vin salutas jen la kant'. Vin salutas jen la kant'! Vin sopiras nur la koro En silenta nokta horo. Jam mortigos min amoro, Turnu vin al la amant', Turnu vin al la amant'. Venu kara al fenestro Vin salutas jen la kant', Vin salutas jen la kant'! ===== Teksto 2 ===== **Serenado** Al fenestro, karulino, Venu, mia sun’; Cxar amantoj kaj fantomoj Nokte vagas nun. Mi atendas vin sopire Jam de tuta hor'; Kun piedoj frostmordataj, Sed kun varma kor'. Malaperis ja la steloj, Kasxis sin la lun!; Sed okuloj viaj lumas Hele kiel sun'. Al fenestro, karulino, Venu, mia sun!; Cxar amantoj kaj fantomoj Nokte vagas nun. {{tag>kanto litero_s kanto itala notoj midi}}