====== Serenado el "Estis iam" ====== ^Muziko|[[P. E. Lange-Müller]]| ^Esperanta teksto|[[K. Langgaard]]| ^Originala teksto|[[Holger Drachmann]]| ===== Teksto ===== Jen plenas aero de bonodor' Levigxas al vi en kvieta nokthor' el pelvoj arom-simfonioj. Incenso ascendas al vi kiel spik'! Sopir', kiun venkis vi, igxas muzik'. Kun nokt' kunigita, gxi naskas infanon, kun pomp' gxi ricevas cxe bapto la banon en sorcxaj lunlumo-radioj. Virin', kiu fermas la koron por la kanto kaj por la incensa odor', por fruktoj de revoj amoraj. Iame hektikos cxe vi la dezir'. Dronigxos al vi la okul' en delir'. Vi kiel la junko pro fluo-potenco restados sen volo, elekto, intenco, svenfalos pro duboj angoraj. Cxar kiel falcxil' majstras spikon dum arbaron hakil' kaj nokton la lum', regadas la koron Amoro. Minacon la morto direktas al kor', nur vivomuzik' povas gxin sorcxi for. Alportu oferon jubile dum kanto. Vin pagos per altaj cxambregoj Amanto, per vino de pelvoj el oro. {{tag>kanto litero_s dana}}