====== Serpistino ====== ^Muziko|estona popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Serpistino.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Serpistino.png}} Tutan tagon mi min klinos, Gxis la kampon plene finos, Venis mi jam cxe l'auxroro Kaj laboros gxis nokthoro. Serpu mi la kampon tutan Por satigi aron brutan, Ke bovinoj estu sanaj Kaj sxafinoj grasaj, lanaj. Kampo, igxu malpli granda, Ke vidigxu strio randa, Sed, se oni estas pigraj Grenon bekos birdoj migraj. Brilu, mia serpo hasta Super la kamparo vasta, Se ni ambaux tage bonos, Nokte nin ripozo kronos. {{tag>kanto litero_s estona popola notoj midi}}