====== Ses rubandoj ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Ses_rubandoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Ses_rubandoj.png}} Se bardo mi estus, mi kantus ses kantojn nian amon riveli al mond' kaj homar'. Kaj, se komercisto, jen ses diamantoj, ses rozoj karminaj pro mia ador'. //Refreno:// >Sed mi estas simplulo, nur farmbienisto, do rubandojn ses prenu por via harar'. Mi, se nobelulo ses cxarojn alportus, ses blankajn cxevalojn por via rajdad'. Se imperiestro, ses palacojn provizus, kun sescent servistoj por luksa parad'. //Refreno// //Aldonajxo:// >Bluo de l’ cxiel', verdo de la land', flavo kaj rugx', por via ruband'. Mi kantojn ne havas, sed rubandojn kolorajn; Vere amon deklaras ruband' por harar'. Ne timigxu, amatino, neniam soleca, dum miajn rubandojn portas vi en harar'. //Refreno// //Aldonajxo:// >Tu-ra-li, tu-ra-lej, al gxoja par’, nur gravas rubando en via harar'. {{tag>kanto litero_s angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}