====== Sezonoj ====== //Angla melodio, E-teksto de [[Mikaelo BRONSxTEJN]]// ===== Teksto ===== Kun pluvo pasxas tra la strat' Post tago tag', monato post monat', Mi triste ronkas en fotel', Televido kaj botel' Estas vera bagatel'. Supera frosto, negxa krak', Denove pasxas post la tago tag', Kaj nun plej forte revas mi, Ke subite venu vi Kaj ridetu tie cxi. //Refreno:// >En sopir' dum atend' >Min varmigas via sent', >Via man', via rid', >Via plora "gxis revid'". >Se, knabin', kun obstin' >Ankaux vi atendas min, >Do en gxoj' kaj felicx' >Venos nia renkontigx'. Sub la karesa suna bril' Rapide rajdas tagoj en april', Sed mi enuas en piknik', Dum balbuto de kalik' Pensas nur pri vi, amik'. La forta vin' kaj dolcxa kis', Donace pretaj kusxas en valiz'. Kaj la renkonta gaja kri', Kaj cxi tiu melodi' Estas pretaj nur por vi. >//Refreno// {{tag>litero_s kanto}}