====== Siberia lulkanto ====== ^Teksto|[[wpeo>Julio BAGHY]]| ^Muziko|[[wpeo>J. AMMER]]| ^Muziko|József DINNYÉS| ^MIDI|{{:muziko:siberia_lulkanto.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. {{ youtube>uA8oTUp1ph0?medium }} ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:siberia_lulkanto.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} Hirte flirte flugas haroj, siblas vintra vent'… Morde torde sxiras koron larmoj kaj la sent'… Kant' patrina plore sonas dormas filo en lulil'… Noktripozon por li donas songx' infana en-trankvil'… >"Baju, baju, bajusxki… Dormu songxe, dormu vi… Gxemo, ploro kaj dolor' flugu for de via kor'! Baju… baju… bajusxki… Dormu filo, dormu vi!" Brue skue blekas vento, knaras ligna dom'… Gxeme treme sin forkasxas besto kaj la hom'… Vent' alportas sangan krion tra l' glacia negxa val'… Lastaspire petas Dion pregx' de l' patro en batal'… >"Baju, baju, bajusxki… Ho, fileto, dormu vi… Kri' de l' morto, son' de l' plor' flugu for de via kor'! Baju… baju… bajusxki… dormu filo, dormu vi!" Prude krude fremdaj homoj venas el insid'… Trompe rompe sangtriumfe venkas la perfid'… Kant' patrina plore sonas, dormas filo en lulil'… Teran pacon por li donas sort' de l' patro en trankvil'… >"Baju, baju, bajusxki… Koro mia, filo, vi… Angxeleto, pala roz' dormu pace en ripoz'! Baju… baju… bajusxki dormu nur eterne vi!…" {{tag>kanto litero_s notoj midi esperanto akordoj}}