====== Sidas en tombo ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Rings drapa| ===== Teksto ===== /: Sidas en tombo regxo altgenta, glavogarnita, sxild' sur la brak'. :/ Bona cxevalo blekas interne, /:skrapas per hufo al grundfirma tomb'. :/ /: Rajdas la ricxa regx' cxielarkon. Tremas sub sxargxo volba ponteg' :/ Pordoj cxielaj tuj malfermataj! /: Manojn de dioj nun premas la gast'. :/ /:Tor ne cxeestas. Fore li restas. Oden ordonas, venas la vin'. :/ Frej plektas spikojn je kron' de la regxo. /: Frigg ligas bluajn floretojn en gxin. :/ /: Koran bonvenon, sagxa heroo! Restos por cxiam en glor' via nom' :/ Brag' vin salutas el korno trinkante. /: Sortaj diinoj vin sendis el Nord'. :/ {{tag>kanto litero_s sveda}}