====== Sidas sur la benko knabo ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Sidas sur la benko knabo, cxe lazura bela tago, kaj subite en proksimo ekaperis belulino, La junulo sxin rigardis, dume varma suno ardis, vorton diri li ne povis kiam la knabin' sin movis. //Refreno:// >Kaca - raba o-la ola la la kaca - raba ol-la-la (2x) Sxi en bela bankostumo, orumite de la suno, saltis en la lagspegulon, ne vidinte la junulon. Koro en la brust' de knabo ekskuigxis pro batado, li sekvante subakvigxis, forgestinte senvestigxi. //Refreno// La knabino mirigite saltis al la bord' subite, sed la kompatinda knabo devis resti en la lago. La moralo estas jena: cxiam estu pripensema, en malseka vesto certe vi ne amindumos lerte. //Refreno// {{tag>kanto litero_s esperanto}}