====== Simia Kaptilo ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^Kantas|[[Dolchamar]]| ===== Teksto ===== Cxu vi auxdis pri simia kaptilo? Mi legis pri gxi en mia komputilo Oni fiksas kokoson en arbon Kaj portempe nur kreskas barbon En kokoso estas frukto alloga Kaj surflanke truo manirebla Venas simio por preni la frukton Gxi ne povas retiri la manon Ne ekkomprenas lasi la frukton Kaj la cxasistoj nur kolektas sian predon //Refreno//: >Pli da profit', pli da merit' >La hipokrit' senlimigit' >Kiom multajn vivojn havas vi kaj kion vi faru per gxi? Onidire nur mono valoras Por havi gxin vi tre laboras Nur materio vin vere kontentas Kaj vi havos gxin se vi konsentas Doni la vivon al la masxino Kiu rotacias per robotoj Vi igxas ero de nura ekstenso Prenas brilajxojn kiel kompenson Ne ekkomprenas lasi la brilon Kaj la masxino havas plian ilon //Refreno:// >Pli da profit', pli da merit' >La hipokrit' senlimigit' >Kun procentajx' >Kaj aldonajx' >Sed via dirajx' >Estas perfidajx' >Kiom multajn vivojn havas vi kaj kion vi faru per gxi? >Kiel eblas ke vi pli kaj pli havigas sed havas malpli? {{tag>litero_s kanto}}