====== Siringa tango ====== ^Teksto kaj muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Al mi diris amiko: "Cxu vi volas, ke amu vin cxiu knabin'? Estas bona efiko: Glutu florojn siringain, sed nepre kun kvin Aux pli bone ses petaloj, Kaj la revaj idealoj Realigxos dum moment': Tiu cxi medikament' Pli utilas ol cxiu vakcin'". //Refreno-1:// >Siringa floro, >Estas sola vi esper', >Por mia koro >Vi alportu amon per >Potenco via! >Benu via min arom', >Helpu al naiva hom' >La fort' magia >Pri tiu cxi afer'! Tiajn florojn mi sercxis En bukedo grandega kun kora amar' De malfrua vesper' gxis La auxror', tamen kvar, cxiam kvar, cxiam kvar! Ho! Nu, kion do mi faru? Eble, simple multe flaru? Sed ne helpos tio, ne, Kaj ne venos amo, ve: Devas esti glutita nektar'. >//Refreno-1// Post sercxado obstina Trovis iom da floroj necesaj mi, kaj Pri adoro knabina Mi ekrevis agrable, glutante kun gaj'. Sed sxtopigxis mia gorgxo Per cxi tiu ama sorcxo. Tutan tagon tusis mi, Poste lakson plusis mi, Al mi diris doktor' "Aj-aj-aj!" //Refreno-2:// >Siringa floro, >Kusxas mi en hospital', >Malsana koro >Nune jam ne strebas al >Knabina amo, >Cxar la revoj pri felicx' >Mortis pro la supersticx'. >Al tia dramo >Kondukis la fatal'! ===== MIDI-dosiero ===== {{:siringa_tango.mid|}} {{tag>kanto litero_s esperanto barda}}