====== Skajpu baldaŭ ====== ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[Carly Rae Jepsen]]| Origina titolo de la kanto: "Call Me Maybe", kanto de Carly Rae Jepsen de 2011. La VIPoj prezentis tiun kanton dum la internacia vespero de la Internacia Junulara Kongreso 2016 en Wrocław. ===== Teksto ===== Mi venis al kongresej' en la lando de PEJ, atendis ĉe akceptej' kaj tie staris vi. La interkona vesper' kaj KLF ĉe river', ĝi iĝis bela afer', ĉar ankaŭ estis vi. Vizaĝo bela Danco, movad' anĝela Granda ridet' ĉiela Sed vi loĝas malproksime! Hej, ni koniĝis ĵus hieraŭ Jen mia konto Ni skajpu baldaŭ Eĉ se mi konas vin apenaŭ Jen mia konto Do skajpu baldaŭ Mateno kun komitat' Mi sentas min en komat' Vekiĝas nur pro malsat' kaj nun tre mankas vi. Kara pro via kares' la junulara kongres' iĝas grandega sukces' ĉar en ĝi estas vi. Vizaĝo bela Danco, movad' anĝela Granda ridet' ĉiela Sed vi loĝas malproksime! Hej, ni koniĝis ĵus hieraŭ Jen mia konto Ni skajpu baldaŭ Eĉ se mi konas vin apenaŭ Jen mia konto Do skajpu baldaŭ Mi ensalutas sed vi ne estas en reto. Estu en reto, estu en re-eto Mi ensalutas sed vi ne estas en reto. Estu en reto, estu en re-eto Nun via nomo aperas ankaŭ. Do tuj alvoku Ni skajpu baldaŭ Hej, ni koniĝis ĵus hieraŭ Jen mia konto Ni skajpu baldaŭ Eĉ se mi konas vin apenaŭ Jen mia konto Do skajpu baldaŭ ====== En June kaj kune ====== Skajpu baldaŭ ankaŭ aperas en la muzikalo [[june_kaj_kune]], sed kun iom ŝanĝita rekantaĵo kaj ponto, pro la fakto ke ses jarojn poste Skype ne plu estas tiom populara programo. Ĝin kantas 'Viktor' kaj 'Hektor'. ===== Teksto ===== V: Mi venis al kongresej' Sentis min laca plej, Atendis ĉe akceptej' Kaj tie staris vi. La interkona vesper' Kaj promenad’ al river', Ĝi iĝis bela afer', Ĉar ankaŭ estis vi. Vizaĝo bela Danco, movad' anĝela Granda ridet' ĉiela Sed vi loĝas malproksime! V+H: Hej, ni koniĝis Ĵus hieraŭ Jen mia konto Ni voku baldaŭ Eĉ se mi konas Vin apenaŭ Jen mia konto Do voku baldaŭ H: Mateno kun komitat' Mi sentis min en komat' Vekiĝis nur pro malsat' Tie tre mankis vi. Kara pro via kares' La junulara kongres' Iĝas grandega sukces' Ĉar en ĝi estas vi. Vizaĝo bela Danco, movad' anĝela Granda ridet' ĉiela Sed vi loĝas malproksime! V+H: Hej, ni koniĝis Ĵus hieraŭ Jen mia konto Ni voku baldaŭ Eĉ se mi konas Vin apenaŭ Jen mia konto Do voku baldaŭ V: Mi havas facetime, zoom kaj microsoft-teamo. Kiel ni voku, kiu progra-amo? H: Mi havas whatsapp, facebook, liston da programoj. Aŭ ĉu per jitsi, aŭ telegra-amo? V: Malnovan skajpon Mi havas ankaŭ. H: Ni tion uzu Kaj skajpu baldaŭ V+H: Hej, ni koniĝis Ĵus hieraŭ Jen mia konto Ni skajpu baldaŭ Eĉ se mi konas Vin apenaŭ Jen mia konto Do skajpu baldaŭ {{tag>kanto litero_s}}