====== Skatoletoj ====== ===== Teksto ===== Skatoletoj sur deklivo skatoletoj nur el kicxo-kacxo skatoletoj, skatoletoj cxiuj samaj en la vic'. Unu verda, unu ruga, unu blua kaj unu flava jen: cxiuj estas nur el kicxo-kacxo cxiuj samaj en la vic'. Kaj la homoj en la domoj cxiuj iras al la altlernej'. kaj eniras skatoletojn cxiujn samajn en la vic'. Se doktoroj, se jugxistoj, se cxefoj de granda industri' ili estas nur el kicxo-kacxo cxiuj samaj en la vic'. Ili cxiuj ludas golfon kaj pensas pri l’aperitiv' ili havas infanetojn kiuj iras al lernej', kune al somertendaro kaj poste al la altlernej' kaj farigxas skatoletoj cxiuj samaj en la vic'. Kaj la knaboj eklaboras kaj vivas en propra famili' kaj eniras skatoletojn cxiujn samajn en la vic'. Unu verda, unu rugxa, unu blua kaj unu flava jen: cxiuj estas nur el kicxo-kacxo cxiuj samaj en la vic'. {{tag>kanto litero_s}}