====== Sobra la menso, en kor' flama ard'! ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== Karaj gesamideanoj, venis decida nun hor': Kune plektigxu la manoj por la komuna labor'! Jxetu nun cxian disputon vasten trans nia la bord'! Sole rigardu la Tuton! Regu cxe ni nur konkord’! //Rekantajxo:// >Sobra la menso, en kor' flama ard', — rekta la penso, kaj rekta l’ rigard'. Ja, rekta la vojo sub nia luma stel'. Ni sekvu gxin kun gxojo al nia sankta cel'! Kiam ekmarsxas bonsente por la batal' nia front', moke kaj indiferente nin malakceptas la mond', nek nin ekscitu kolero, nek kaptu timo do nin; brustojn sxveligu fiero pro nia alta destin', //Rekantajxo// Nomu nin utopiistoj! — Jen nia gxoja respond': Ni estas esperantistoj! Ja gxin konfesas sen hont'. Ni la tutmondon defias; moke nur ridu pri ni! Cxar ni pli bone gxin scias: Venkos ja la utopi'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_s esperanto}}