====== Socialista marŝkanto ====== ^Muziko|[[Karl Gramm]]| ^Teksto|[[Max Kegel]] aux [[A. S. de Levita]]| ^Esperanta teksto|[[W. Nutters]]| ===== Teksto ===== Socialistoj densarigxu! Standardon rugxan sekvu ni! Labora sklavo, liberigxu! Katenojn jxetu for de vi! Ne plu malsato kaj mizer', Felicxo, paco sur la ter': Forigi mankon kaj sklavecon, Konkiri panon, liberecon, /:Jen nia sankta ideal' :/ >Venu al ni, cxiu el vi, Internaci', ekvenu gxi! Vi, milionoj proletaroj, En urboj, kampoj, sur la mar', Sennombraj sklavnaskitaj aroj, Prematoj kaj malsatular': Auxskultu nin, starigxu vi — Se kunaj, cxion venkos ni! Por rekonstrui nunan mondon, Ni nur bezonas fortan rondon /:De cxiulanda gefratar' :/ >Do ankaux vi, venu al ni! Internaci', kreskadu gxi! Ne per armiloj de l’barbaroj, Per pulv' nek sabro luktas ni! Spiritan lumon al la aroj Ni portos — nur ja venkos gxi! Ne plu subpremo kaj perfort', Ekregu paco, vera ord'! Sur tero estu paradizo, Jen nia sankta la devizo, /:Jen nia alta ideal'! :/ >Venu al ni, cxiu el vi, Internaci', vekigxu gxi! {{tag>kanto litero_s laborista}}