====== Sola ====== ^Teksto|Kim J. HENRIKSEN (Kimo)| ^Muziko|Kim J. HENRIKSEN (Kimo) kaj Micke ENGLUND| ^Plenumas|[[Amplifiki]], poste [[Esperanto Desperado]]| ===== Teksto ===== {{youtube>iHd-iz28Lyo?start=384|Koncerto de Amplifiki - Sola}} Legenda koncerto de Amplifiki en IJK, Veszprém - Sola {{youtube>vrS6_S4UMzE|Sxerca varianto}} Sxerca varianto ''[[G]] [[Bm]] [[C]] [[D]]'' Mi pagis kotizon al IJK, ''[[G]] [[Bm]] [[C]] [[D]]'' Sed nenio restis por la vojagx' Mi pensis ke tio tute ne gravas, Kaj iris al la voj' kun mia pakajx' Mi levis la manon, ridetis al la sxoforoj, Sed neniu haltis kaj kunportis min. Post ses horoj en pluvo kaj vento mi frostis tiel Cxiuj auxtomobiloj preterpasis min tiel rapide Kaj mi sentis min //Refreno: // >'' [[G]] [[Bm]] [[C]] [[D]]'' >''Sola, sola, sola'' >'' [[G]] [[Bm]] [[C7]] [[D]]'' >''Sentis min sola, sola, sola'' Mi venis finfine al la kongreso Kaj tie renkontigxis kun karaj amikoj Ni kisis, brakumis kaj estis gajaj, Nun mi estas kun fratoj kaj fratinoj de la tuta mondo Kaj ne //Refreno:// >Sola, sola, sola >Sola, sola, sola Cxar cxi tie mi pensas, estas bonega Etoso, paco kaj amikeco Kaj mi kredas ke neniu cxi tie sin sentas Malgaja, malbela, malamata Kaj certe ne //Refreno:// >Sola, sola sola >Certe ne sola, sola sola. Poste ni cxiuj vojagxis hejmen Al niaj landoj en la tuta mond' Kaj nun mi pensas pri miaj geamikoj Kaj sentas min iom malgxoja, malgaja Kaj iom //Refreno:// >Sola, sola, sola, >Iom sola, sola sola. Imagu se cxiuj homoj en la tuta mondo lernus Esperanton Povu esti ke tiam neniu iam iel ie Sentus sin //Refreno: // >Sola, sola, sola... (ktp.) ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://pberizzi.free.fr/IS/is_en.html|Vi povas auxdi kaj spekti la kanton]] iru al la dekstra filmo kaj spektu je 8 minutoj {{tag>litero_s kanto akordoj esperanto filmo e-sona_filmo}}