====== Solaj paroj ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^Kantas|[[Dolchamar]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>5ZElFQD4p3U}} Sola ĉambro, ene sidas nur du homoj Apartamentoj izolitaj en ĉiuj domoj Mallumiĝas, sed ŝi vidas nur televidon Leĝera suspiro, de mia fenestro mi vidas ĉion //Refreno//: >Solaj paroj, solaj vivoj >Konstruis siajn prizonojn >Fremdiĝintaj, sin izolintaj >Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie >Ĝis malaper' Sola penso, kaj ĝin aŭdos neniu persono Aŭ ĝi subiĝas al zumado en la fono Familiestro antaŭ ĉio nur sentas sin febla Kiel kutime li senkiale estas incitebla >//Refeno// Sed mi... ne volas dormi Ne volas cedi Ne volas kaŝi Ne volas kredi Mi volas tuŝi Mi volas kuŝi Mi volas vidi Mi volas vivi Mi volas senti sen penti {{tag>kanto litero_s esperanto filmo e-sona_filmo}}