====== Soldat’ soldat’ ====== ^Muziko kaj teksto|Wolf Biermann| ^E-teksto|[[wpeo>Franko Luin]]| ^Originalo|Soldat soldat| ===== Teksto ===== Soldat’ soldat’ laux griza norm’, soldat’ soldat’ en uniform’, soldat’ soldat’ en longa vic’, soldato en militofic’, soldat’ soldat’ la homa ton’ soldat’ forfadas en kolon’, soldaton sekvas griza sort’ en vivo kaj en mort’. Soldat’ soldato, kien nun? Soldat’, por kio tauxgas jun? Soldat’ soldat’ en la milit’ soldato, venko restas mit’. Soldat, la viv atendas vin, la juna vivo, la destin’. La mond fendigxis jam en du, vi sxvebas je la tru. Soldat’ soldat’ laux griza norm’, soldat’ soldat’ en uniform’, soldat’ soldat’ en longa vic’, soldato en militofic’, soldat’ soldat’ la homa ton’ soldat’ forfadas en kolon, soldaton sekvas griza sort’ en vivo kaj en mort’. {{tag>kanto litero_s sveda}}