====== Soleca akordiono ====== ^Muziko|B. Mokrousov| ^Teksto|M. Isakovskij| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]] kaj I. Hoves| ^MIDI|{{:muziko:Soleca_akordiono.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Soleca_akordiono.png}} Ree cxio en nokto mallauxtas - En la domoj - nek lumo, nek son'. /: Sole ie sur strat' oni auxdas. Vagan vocxon de akordion'. :/ Jen gxi al la kamparo sin movas, Jen revenas al strata angul', /: Krazaux sercxas en nokt' kaj ne trovas Ion karan soleca vagul'. :/ Fresxa vento de l'kampoj ne cxesas, Pomaj floroj sxutigxas kun trist'... /: Kiu, kiu do al vi necesas, Diru, juna akordionist'. :/ Eble estas sxi tute apude, Sed ne scias, ke vokas vi sxin... /: Kial vagas vi sola kaj lude Pelas dormon de cxiu knabin'?:/ {{tag>kanto litero_s rusa notoj midi}}