====== Solena ====== ^Muziko|Loft| ^Esperanta teksto|[[rocxjo|Rogier HUURMAN]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo| Mallorca | ^Originala plenumo|Loft| Solena estis originale verkita por la muzikalo [[june_kaj_kune]], ĝin kantas 'Sara' kun la resto de la aktoroj por la rekantaĵoj. ===== Teksto ===== Ĥ: Solena, antaŭ mikrofono, hohoho, tre solena Solena, dormas nur duono, hohoho, tre solena Sa: Pompa la malfermo, pompa por la fermo, seriozaj estas ni Ĉiuj en kostumoj, staru en la lumo, oratori ŝatas vi Ĥ: Solena, antaŭ mikrofono, hohoho, tre solena Solena, dormas nur duono, hohoho, tre solena Sa: Deca asocio, preta strategio, legu en la jarraport’ Veraj diplomatoj, stelo kaj kravatoj, pledi estas nia fort’ Ĥ: Solena, antaŭ mikrofono, hohoho, tre solena Solena, dormas nur duono, hohoho, tre solena {{tag>kanto litero_XX}}