====== Solidarkanto ====== ^Muziko|[[Hans EISLER]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Bert BRECHT]]| ===== Teksto ===== Ni, ankoraux ne tutnombre, Kaj nur unu tagon nun, Post semajna laborado Restas sur la kamp' en sun'. //Rekantajxo:// Marsxu kaj ne forgesu La fundon de nia fortar'. Cxu sata, cxu malsata, Marsxu, kondukata De fera solidar'. Kaj vidante sunan brilon Sur la strato, sur kampar', Ni ne povis ja kompreni: Jen la mondo de l' homar'. //Rekantajxo// Tamen ni foriris kune El la koto de malglor' Kaj ekgxuis la odoron De la herbo, de la flor'. //Rekantajxo// Ekaperu el kabanoj, Domoj, tre malindaj vin, Post semajna grizo sekvas Rugxa postlabora fin'. //Rekantajxo// Cxar ni scias bone, kiom Eta estas nia glor'. Tamen la afer' postulas Lukton gxis la venka hor'! //Rekantajxo// Iam ni kantante iros Tra la stratoj! Venkos ni! Ne por kelkaj plu laboro, Sed por cxiu hom' el ni! //Rekantajxo:// Marsxu kaj ne forgesu: La kampar' kaj la strat' al ni! Marsxu kaj ne forgesu: Kies strato? Nia strato! Kies mond'? Nia mond'! {{tag>kanto litero_s germana laborsita}}