====== Solis Nokte Ni ====== //El la angla tradukis [[Konstantin VIHxROV]] (Strangers in the night)// ===== Teksto ===== Tempo por la am' plej bonas nokte Amo dum la nokt' disfloras forte Gxuste dum cxi nokt' kunigis amo nin Estis cxarma vi kaj mi cxarmigxis Ekridetis vi kaj misterigxis Kaj komprenis mi, ke estos kune ni Solis nokte ni, du tristaj homoj cxiam Solis nokte ni, gxis la momento, kiam Diris ni "Hello", Sentoj venis do Amo venis per rigardo En la danco de miraklo Per tenera am' ni estos kune Ajna nokt' por ni aspektos sune Dum la tuta viv' memoros l'nokton ni. Amo venis per rigardo en la danco de miraklo Per tenera am' ni estos kune Ajna nokt' por ni aspektos sune Dum la tuta viv' memoros l'nokton ni. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.eola-14.by.ru/kreado/kerch_04.htm Kantoj el Rugxa-Cxapuleto * [http://www.alltones.ru/index.php?action=search&srch=Strangers+in+the+night la melodio por posxtelefono (rusa retejo)] {{tag>litero_s kanto angla}}