====== Somera vento ====== ^Muziko|germana popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:somera_vento.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:somera_vento.png}} La somera vento susuras tra la kampoj kaj la foliar'. Hej! Somera vent'! La patrujon salutu! Hej! Somera vent'! Ludu en sunomar'! La montara fonto plauxdetas super rok' kaj tra muskar-tapisx'. Hej! Montara font', saltu gaje al valo! Hej! Montara font', ek al la plifortigx'! Vagas ni tra ombraj arbaroj kaj rigardas al la verda mont'. Hej! Geknaboj, ek, fresxe kiel la sxtormo! Hej! Geknaboj, ek, klare kiel la font'! {{tag>kanto litero_s kanto germana popola notoj midi}}