====== Somermeza kanto ====== ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Vi elsker vort Land| ^Originala teksto|[[Holger Drachmann]]| ===== Teksto ===== Ni amas vin, „Dan”, dum negxblanka kristnask', kiam korojn varmigas stelbril' de l’ abio, — kiam birdo dum pask' super land', super strand' jubilante vocxtrilas en am-emocio. Ni lauxdas vin cxie kaj cxiam kantante, post grenrikoltad' vian nomon kronante. /: Sed Johano Sanktul', Mezsomera karul'! Vin deklaras la koroj ardantaj la princo dankante.:/ Ni amas vin, „Dan”, mezsomere plej-plej, kiam suno kaj nuboj la kampon benadas, — kiam floras herbej', kaj la bruta laktej' pligrasigxas, kaj idoj multnombre kreskadas. Post taga, senpauxza, obstina laboro alvenas vespera, libera gxojhoro. /: Tiam cxiu junul', ho, Johano Sanktul', kun samagxaj ludadas, dancadas kaj kantas en hxoro.:/ Ni amas vin, „Dan”, kaj kun glavo en man' ni protestos, se iu vin endangxerigos, Sed se hejma malpac' igxos vera minac', sxtiparegojn sur tomboj praavaj ni igos. Malbonaj animoj ja cxiam estigxos. Per fajro de ni ili malproksimigxos. /: Cxiu estu pacul', ho, Johano Sanktul'! Gxi ja eblos, se koroj neniam en dub' malvarmigxos. {{tag>kanto litero_s dana}}