====== Somero ====== Teksto kaj muziko de [[Grigorij AROSEV]]. ===== Teksto ===== ''[[E]] [[H7]] [[Em]]'' ''Foriru cxiuj niaj iluzioj,'' ''[[Em]] [[H7]] [[Em]] [[E7]]'' ''virinoj ja tolajxon jam gargaras,'' '' [[Am]] [[D7]] [[G]]'' ''kaj egaligxis al nuleg' konscioj,'' '' [[Am]] [[H7]] [[Em]]'' ''samkiel la bosket' susuras maro.'' Kaj foliaro glauxkas kiel ondo, kaj dormas gxis printemp' kant' kaj kantero, gxis kiam l'ter' ektremos pro fulmtondro, gxis kiam nin atingos la somero. Gxis kiam cxirkauxprenos nin beato, gxis kiam felicxigxos ajna ulo, sur akva edro glitas sunboatoj, kaj diafanas ties respegulo. Adiaux al boatoj kaj virinoj, kaj perceptigxas nubo supersticxa, ni revas pri adoro kaj niksinoj, sed cxiam la somero ne suficxas. {{tag>litero_s kanto akordoj}}