====== Son' Silenta ====== ^Teksto|[[Simon & Garfunkel]]| ^Muziko|[[Simon & Garfunkel]]| ^E-teksto|[[http://tekstoj.nl/esperanto/kantoj/index.htm|Roel Haveman]]| Jen unu el la plej konataj kantoj de Simon kaj Garfunkel. Ĝi aperis unue en la kantaro de la IJK en Kerkrade (Nederlando, 1989). ===== Teksto ===== ''[[Em]] [[D]] Kara nokto, venis mi [[Em]] Por paroli plu kun vi [[C]] [[G]] Ĉar vizio bildojn formis, [[C]] [[G]] Lasis semojn dum mi dormis. [[C]] Kaj la vizio, [[G]] Enplantita en la kor' [[Em]] Ne iras for [[D]] [[Em]] De la son' silenta.'' Ensonĝe solas la anim' Dum vagas mi sur ŝtonpavim' Ĉe bril' de stratlanterna aŭreol' Mi froste ŝovas jakon al la kol' Dum l' okulojn Trafpikas neona fulm' Tra la mallum', Tra la son' silenta En nuda lumo vidas mi Dek mil homojn, eble pli. Dum parolo diro mankas. Dum aŭdad' aŭskulto haltas. Iliajn versojn Voĉoj certe kantos ne, Kuraĝas ne Pro la son' silenta. "Stultuloj, vi ne scias ke Silent' kancere kreskas se Miajn manojn vi neglektas, Miajn vortojn ne respektas." Sed forfluas Silente mia vort', Hm hm hm hm, Drona sort' Silenta Klino, preĝo, eŭfori' Por memkreita neondi'. La signo fulmas nun averton Per vortoj kiuj spiras certon Kaj ĝi diras ke La vortojn profetajn Vi trovos sur metroa mur' Kun flustro nur Kie la son' silentas ===== Eksteraj ligoj ===== * Originala titolo [[http://lirama.net/song/2294|The Sounds of Silence]]. La ligilo montras la originalan tekston. * Originale enretigita en la [[http://tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/sonsilenta.htm|retejo]] de Roel Haveman. {{tag>kanto litero_s angla akordoj}}