====== Sonĝoj ====== ^Teksto\\ Muziko|V. RAJSKIJ| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| ===== Teksto ===== En la lando de mister' En la blua land' Flugas songxoj nokte en La fabela vant'. Time, kvazaux birda ar', Trans la vesperigx' Por almenaux songxe vi Venu al felicx. Por en nuba rozkolor' Foren al haven' Gvidu sperta kapitan' Sxipon gxis alven'. Ludu ora sunradi' Kun la ond' - elan', Kaj junulo sentu sin Olda kapitan'. Igxos revoj la real' En la songxa lit'. Venas hejmen al edzin' Edzo de l'milit'. Kvardek jaroj au ecx pli Pasis post disigx'... Do dauxrigu songxon vi, Lanta matenigx'. {{tag>litero_s kanto}}