====== Sonorilo ====== ^Teksto|[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%A5ael_Gi%C5%9Dpling|Miĥail Giŝpling]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Mi kunvokis vivantojn, Mi priploris mortintojn, Mi meditis en lum' de vespero trankvila... Kaj atentis la kantojn - La sonorojn kaj tintojn Nia tuta vilagx' cxe la tur' sonorila. Venis tempo freneza - Oni jxetis min suben, Kaj mi falis kun gxem' kaj sternigxis sur herbo... Kaj mi, granda kaj peza, Sinkis polven kaj ruben Kun rompita border' kaj kun krusto de verdo. Pasis sxtorma jarcento Super land' renversita, Kiu strebis al bon', sed nur plagon ricevis... Kusxis mi en silento Gxis la tago subita, Kiam oni el grund' min elfosis kaj levis. Kaj, strekita de fendoj, Mi malfermas la fauxkon Kun restajxo de lang' kaj sendenta gingivo... Kaj disportas nun ventoj Mian mugxon kaj rauxkon, Kiam venas dangxer' por la homoj kaj vivo. ===== MIDI-dosiero ===== {{:sonorilo.mid|}} {{tag>kanto litero_s barda esperanto}}