====== Sopira voko ====== ^Muziko|R. FRIML| ^E-teksto|[[wpeo>Karl Vanselow]]| ^MIDI|{{:muziko:sopira_voko.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:sopira_voko.png}} Supre plamgxardenoj kaj songxa mar’ Sub velurcxielo kun orstelar’ Tra la noktmallumo kaj noktsilent’ Melodion mian portu la vent’. Al la venta spiro mi plendas gxin, Kiel mia sopiro atendas vin. Cxu vi el pompa cxambro kaj urbega bru’ Al nia dom’ cxe la maro ne reve repensas plu? Cxu ne sentas vi malproksime for, Ke vin vokas mi tra la nokta hor’? Venu al mi, farigxu Mia sun’ kaj regxin’ En felicxo sen fin’. {{tag>kanto litero_s kanto notoj midi}}