====== Sopiro ====== ^Teksto|[[jopedan]]| ^Muziko|[[jxak le puil]]| ^Kantas|[[jxak le puil]]| ===== Teksto ===== Matene salti el la lit' Rapide zorgi kun ekscit' Pri lavo, mangxo kaj vestigx' Cxar dronas vi en la malricx' Por kuri al la plena trajn', Lokigxi inter iom ajn, Staranta dum tre longa hor' Por fine stari cxe l’ labor'. Labori dum la tuta tag' Vojagxi nur en la imag' Songxadi al la kunulin' Nitita stulte al masxin', Profiti ne pri suna lum' Pro taskoj longaj tage dum, La kapon boras nur vaku' Auxdigxas nur metala bru'. Vespere iri al la dom' Profiti fine de la dorm' De vivo gxoja sen masxin' Kaj ankaux de la kunulin'. Infanojn naski sen dezir' Labori krome kun sopir', Por zorge nutri, sed ne pli, La ventrojn de la famili'. Sopiri arde al dimancx' Al dormo, al la bona mangx' Al fugxo antaux televid', Al ridoj, al la malrapid', Al l’ eta alkohola glas' Por gxojo sen la embaras', Por kredo tuta en abund' Gxis veno spita de la lund'. Matene salti el la lit' Rapide zorgi kun ekscit' Pri lavo, mangxo kaj vestigx' Cxar dronas vi en la malricx' Por kuri al la plena trajn', Lokigxi inter iom ajn, Staranta dum tre longa hor' Por fine stari cxe l’ labor'. Sopiri al emeritigx' Al luksa gxuo de la ricx' Vojagxi dum la tuta tag' Labori nur en la imag', Sed fakte resti en la hejm' Pro manko tuta de gxuem', Atendi venon de la mort': Sopiro songxa al abort'. {{tag>kanto litero_s kasedo}}