====== Sopiro ====== ^E-teksto|[[Arjen-Sjoerd de VRIES]]| ^Kantas|[[Akordo]]| Origina titolo: Barka ===== Teksto ===== Arde cxe maro sxi gvatas, kvankam pluvo kaj vento sxin batas; sen cxes' rigardas al horizonto. "Vi povas, maro, cxion ajn preni; unu sxipon tamen lasu reveni. Baldaux portu al haven' mian karan, finu longan atendadon amaran." Sxin alparolis maristo kun vizagxo tordita de tristo. "Vian amaton vi jam ne vidos. Min sxtormo de l' ferdeko forblovis, li postsaltis, min forlasi ne povis. Dum kuragxe li al savo min portis, mem en frida oceano li mortis." {{tag>kanto litero_s pola}}