====== Sopiro al la patruja printempo ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl Vanselow]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== En mia patrujo nuntempe alvenas printempo kun revoj kaj ravoj mil. Nenie la suno pli lume serenas aux sonas pli gxoje la birda tril'. Cxu cxarmas knabinoj pli ride kaj flore ol en la patrujo fore de mi? Kaj tie la steloj splendadas pli ore, mirinde pli bele ol tie cxi. {{tag>kanto litero_s esperanto}}