====== Sopiro pri la printempo ====== ^Esperanta teksto|[[A. Degen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Komm, lieber Mai| ^Originala teksto|[[C. A. Overbec]]| ===== Teksto ===== Ho, kara Maj', verdigu la arbojn en la val', violojn reflorigu, rozetojn cxe migdal'. Ah, kiel mi sopiras al eta, cxarma flor', volonte promeniras en dolcxa bonodor'! Ho, baldaux sin balancos mil birdoj en brancxar'. Sur florherbejo dancos la gaja junular'. Do, venu, sonorigu la klosxojn de l’ konval', belkanton vi auxdigu de l’ rava najtingal'! {{tag>kanto litero_s germana}}