====== Stacidoma Muzikanto ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[Marcelo REDOULEZ]], muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== Mi ludas per violon', Gitar' aux akordion' En halo de la stacidom'. Mi estas, hoj!, Suno de la fervoj'! Mi kantas por stratpublik', Densa kurant-trafik', Neatentema pri muzik'. Tamen vibras, hot!, Mia suna not'! Kiu vi estas muzikanto? De kie venas via kanto? Tute ne gravas, Cxar min vi ravas. En la koridor' de la stacidomo, Vi virtuozas sen renomo. Vera talento, Vocxo de sento. Se haltas nun pasagxer', Sxangxigxas en liber' Mia ludomanier'. Por gxendarmo, husx!, Falsas tona fusx'! Ho! Dankon sinjor', Cxu vi estas regxisor'? Tuj sonos glora suna hor', Se vi dungas, hej!, Min en koncertej'! Eble vi revas pri sukceso, Diskoj, ricxiga stelpromeso, Kiel modido Cxe televido... Tamen momente la publiko, Ne zorgas pri via liriko, Preterkurante, Misarogante. Mi brilus cxe televid'; Disvendos diskojn mi kun rid', Nur mankas produktisto-fid'. Malfacilas, huj!, Elrevigxi, tuj! Belsonas nun korinklin'; Auxskultas sxi nur min. Ho dankon, kara junulin'. Via danco, hoj!, sunas cxe la fervoj'! Nin vi observas el angulo, Cxar via vivo de vagulo, Eble gxi acxas, Al vi tamen placxas. De temp' al temp' iom da mono, Donas al vi kara persono. Simpla almozo: Apoteozo! {{tag>litero_s kanto}}