====== Staĥ ====== ^Muziko|M. KONOPNICKA| ===== Teksto ===== Kiam iris regx' militon, Ludis trumpetar' eksciton, Ludis trumpetar' el oro Por la venko, por fervoro! Kiam iris Stahx batalon, Bruis fontoj vek-signalon, Bruis de la spikoj spiro Por malbona sort' sopiro… Kugloj trancxas la aeron, Per kadavroj sternas teron, Regxoj brave jen batalas — Vilagxanoj dense falas! Flirtas vente regxa flago Knaras ie kruco voja… Stahxon vundis morta sago, Regxo — hejmrevenas gxoja. Regxon en pordego ora Eksalutis bril' auxrora; Sonoriloj eksonoris, La venkinton lauxte gloris. Kiam Stahxon tero prenis, En la kampo vent' orgenis, Plende kantis la tremoloj, Sonoretis — kampanoloj. {{tag>kanto litero_s pola popola}}