====== Steleto mia ====== ^Teksto|V. Semjonov| ^Muziko|O. Fokina| ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| ^Kantas|originale rusa muzikbando "Цветы" (Floroj)| ===== Teksto ===== Kantoj sonas en cxiu kor', Mia estas sole por vi. Lumradia stel' - hela or', Brilas tiom fore de mi. //Refreno:// >Ni malfrue nur vidas ke, >Estas ja duobla la gxoj'- >Kune gliti sur blucxiel', >Des pli iri laux tera voj'. Tangxas nubo vin, kara, cxar De mi volas kasxi la bril'. Mi aspiras trans ajna bar' Apud via esti gracil'. Ke ne estas mi di-angxel'- Oni diras; mankas flugil'. Restos cxiam vi loga cel', Ne tusxebla en supra lil'. //Refreno.// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.oldcvety.com - retejo pri la grupo kaj kantotekstoj (ruse) {{tag>kanto litero_s rusa}}