====== Steloj En Cxielo ====== //Rusa popola kanto, tradukis [[Mikaelo BRONSxTEJN]]// ===== Teksto ===== Nupte vestitan gardemon en klaro Songxis mi - tie ni estis kun vi! Steloj cxiele, steloj en maro, Steloj en koro de mi. Flustron folian aux bruon de vento Sorbas avide nun mia anim'. Fundo rigarda, de lipoj silento... Amas mi, amas mi vin! Nagxas noktombroj laux vasta kamparo. Amo kaj gxoj' - en felicxa uni'! Steloj cxiele, steloj en maro, Steloj en koro de mi. {{tag>litero_s kanto popola rusa}}