====== Steloj super mi ====== © Rui VELOSO ^E-teksto|[[António MARTINS]], 1991, kun helpo de Gonçalo NEVES| ===== Teksto ===== Ne stelbrilas super mi prilumante mian vojon, malgraux multa amikaro mi sentas en mi nur solon! Cxu do gravas la sxlosilo por reven' al hejma varm'? monbileto en la posxo por tabako kaj biliard'? //Refreno:// >La printempo de la vivo >estas bela travivajx': >jen subite brilas suno >jen denove pluvas l'akv'! Hodiaux por mi januaras kaj malvarmas mia korp' sxajnas ke la tuta mondo min komplotis malbonsorton! Horoj pasas en kafej' kaj sencelas mia kor' cxio cxirkaux malbelegas mi preferus fugxi for! Mia sxangxigxanta korpo rigardadas el spegul' auxdas matene konsilojn de responsa plenkreskul'... >//Refreno// Kaj mi vagadas avenuojn rifugxonta en sakstrat' por forigi la enuojn de cxi tro juneca stat'. Panjo! Pri tiu knabino, estis pena misdebuto: mi donacis, ne ricevis - falis al senfunda puto... >//Refreno, (melodie)// Kaj komprenu ke konsternas cxi senranga juna esto: la estonto proksimigxas dum survangas akna pesto! Kial cxio fi malcertas? Nepras iama plibonigx'! gxuste nur pro la juneco eblas juni kun felicxo! >//Refreno// Ne brilas.. //steloj super mi...// (5-foje) ...ne brilas... {{tag>kanto litero_s}}