====== Stepo ====== ^Muziko|rusa popolkanto| ^Teksto|M. Lermontov| ^E-teksto|I. Lubjanovskij| ^MIDI|{{:muziko:stepo.mid}}| Ruse: "Степь да степь кругом." ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:stepo.png}} {{youtube>SpG9sPZ7Xi4}} Vintre en la step’ cxie negx’ sen lim': igxis la kocxer’ de la frost’ viktim'. Kaj el lia busx’ antaux lia mort’ al la kamarad' celas jena vort': "Pri mi estu nur cxe vi bon-memor’! entombigu min en cxi stepa for'. Al gepatroj jen estu mia send’: kun la cxeval-par’ ankaux kompliment’. Adiauxon al mia kar-edzin', jen la edza ring’, al sxi donu gxin. Kaj sciigu sin, ka laux mia dir' igxu sxi edzin' al alia vir'. Ke frostmortis mi kaj ne vivas jam, tombon ja kun mi falis sxia am'. {{tag>kanto litero_s rusa notoj filmo}}