====== Stil' ====== ^Muziko|[[Eterne Rima]]| ^Esperanta teksto|[[Eterne Rima]]| ^Esperanta plenumo|[[Eterne Rima]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== //prologo:// Stil'. Rep-majstro. Jeaaa. //Refreno:// Vi nenion povas krei Se mankas al vi stil' Do haltu kaj rigardu, jen mi, ideoj mil Eterne Rima, rep-majstro, rim-harmonio Tiel jam kreiĝas tute nova historio [2x] Mi aŭskultas neniun, nur mian koron Plej grave estas koni sian propran valoron Mi faras espo-repon en tiu stranga lingvo Puŝas la butonon ĉiam nur mia fingro Tio estas por vi ĉiuj, por ke vi iam post jaroj povu diri Esperanto hip-hop homoj ĉesos miri En okulo larmo, en animo varmo Ekkonu la signifon de vorto-ĉarmo //Antaŭrefreno:// Kurtenon supren, sur mi arĝenta ĉen' Vestaĵ' unua klas', flua rep' sen ĝen' Kurtenon supren, la voĉ' de natur' Mi havas stilon, jen mia plezur' //Refreno// Estas jam decidite, mi paŝas rekte al la cel' La vojon al mi montras plej brila stel' Kaj mi havas en la kor' tiun bonan sonon Eĉ se vi vidas en tio nur fanfaronon Sed memoru, bona stil' ne naskiĝas el nenio Ĝi sidas en mi, mi agas en harmonio Kun natur', kaj mia propra deziro Vidu kiel bela estas la sunsubiro //Antaŭrefreno// //Refreno 3x// {{tag>kanto litero_s}}