====== Sub fenestro nia ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^MIDI|{{:muziko:sub_fenestro_nia.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:sub_fenestro_nia.png}} Sub fenestro nia turnas akvo sin, cxevaleton gvidu tien, amatin’, /:Diru ne la peton, timas cxevaleton, timas cxevaleton mi nur, etulin’,:/ Cxevaleto mia estos milda jam, se vi al gxi diros nur pri nia am’, /:gxi kapklinon faros kaj senmove staros, kaj senmove staros kun de mira flam’.:/ Sub fenestro nia kreskas la lili’. Diru kiu venas, amatin’, al vi? /:Ho neniu venas, cxiun ja detenas, cxiun ja detenas malricxec’ de mi!:/ Sub fenestro nia kreskas roza flor’. Kial vin angoras pro la vivdolor’? /:Viv min ne doloras sed mi cxiam ploras, sed mi cxiam ploras, cxar doloras kor’!:/ {{tag>kanto litero_s kanto slovaka popola notoj midi akordoj}}