====== Sub la ponto ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Saluton kara, estas mi Ĉu vi ankoraŭ estas veka? Mi sidas sola tie ĉi Duono post la deka Ĉiam mi scivolas pri Via vivrakonto Venu kaj mi montros al vi La trinkejon sub la ponto >//Refreno// >Da ĝojo kaj melankoli' >Mi volas pli, mi volas pli >Da varmaj noktoj de juli' >Mi volas pli, mi volas pli Vi regalu per rakont' Mi regalos per biero Kaj ni trinkos el la font' De inspiro kaj de klero Kun ĉio kvazaŭ halucin' En la nokto brila Ni por momento trompos nin Ke la viv' estas facila >//Refreno// Venu kara por renkont' Dum la noktoj helas En la trinkejo sub la pont' La vivo belas >//Refreno// Saluton kara, estas mi Ĉu vi ankoraŭ estas veka? ===== Eksteraj ligiloj ===== * [[https://soundcloud.com/martin-wiese-2/sub-la-ponto-kruda-mikso|Plena kanto]] ĉe SoundCloud (kruda mikso) {{tag>kanto litero_s}}